Translated using Weblate (Esperanto)

Currently translated at 100.0% (3 of 3 strings)

Translation: Element Android/Element Android Store
Translate-URL: https://translate.element.io/projects/element-android/element-store/eo/
This commit is contained in:
Tirifto 2020-10-26 19:40:03 +00:00 committed by Weblate
parent 3c4b88db0a
commit ec3c386028
3 changed files with 32 additions and 0 deletions

View file

@ -0,0 +1,30 @@
Element estas nova speco de mesaĝilo kaj kunlaborilo, kiu:
1. Lasas vin regi vian komunikadon por protekti vian privatecon
2. Lasas vin komuniki kun ĉiu ajn en la reto de Matrix, kaj eĉ pliaj, per interkompreno kun aplikaĵoj kiel ekzemple Slack
3. Protektas vin de reklamoj, kolektado de datumoj, kaj muritaj ĝardenoj
4. Sekurigas vian komunikadon per tutvoja ĉifrado, kun la eblo kontroli aliajn per delegaj subskriboj
Element malsamas al aliaj mesaĝiloj kaj kunlaboriloj, ĉar ĝi estas sencentra kaj malfermitkoda.
Element lasas vin gastigi vian propran servilon, aŭ elekti servilon, kiu plaĉas al vi, por ke vi ne perdu privatecon, kaj por ke vi daŭre regu kaj posedu viajn datumojn kaj interparolojn. Ĝi donas al vi aliron al malfermita reto; por ke via interparolado ne estu limigita nur al aliaj uzantoj de Element. Kaj ĝi estas tre sekura.
Element povas fari ĉi ĉion, ĉar ĝi funkcias per Matrix publika normo por malfermita, sencentra komunikado.
Element lasas vi elekti, kiu gastigos viajn interparolojn. Per la aplikaĵo Element, vi povas elekti diversajn specojn de gastigado:
1. Akiri senpagan konton ĉe la publika servilo matrix.org, gastigata de la programistoj de Matrix, aŭ elekti unu el miloj da publikaj serviloj, gastigataj de volontuloj
2. Memgastiĝi per via propra servilo ĉe via propra aparato
3. Registriĝi ĉe propra servilo per simpla pagaliĝo al la gastiga platformo «Element Matrix Services»
<b>Kial Element?</b>
<b>POSEDU VIAJN DATUMOJN</b>: Vi decidu, kie vi tenu viajn datumojn kaj mesaĝojn. Vi posedas kaj regas ilin, ne iu granda komerca firmao, kiu kolektas viajn datumojn aŭ donas aliron al aliuloj.
<b>MALFERMAJ MESAĜADO KAJ KUNLABORADO</b>: Vi povas babili kun ĉiu alia en la reto de Matrix, ĉu ĝi uzas Elementon aŭ alian aplikaĵon de Matrix, kaj eĉ se ĝi uzas tute alian mesaĝilon, kiel ekzemple Slack, IRC, aŭ XMPP.
<b>TRE SEKURA</b>: Vera tutvoja ĉifrado (nur la interparolantoj povas malĉifri siajn mesaĝojn), kaj delegaj subskriboj por kontroli la aparatojn de partoprenantoj.
<b>SENMANKA KOMUNIKADO</b>: Mesaĝoj, voĉvokoj kaj vidvokoj, havigado de dosieroj, ekrano, kaj multaj diversaj kunigoj, robotoj kaj fenestraĵoj. Kreu ĉambrojn, komunumojn, komuniku kaj kunlaboru.
<b>ĈIE KUN VI</b>: Tenu vin ĝisdata per historio de mesaĝoj plene spegulita trans ĉiuj viaj aparatoj, kaj sur la reto per https://app.element.io.

View file

@ -0,0 +1 @@
Sekura kaj sencentrigita vokado kaj babilado. Tenu viajn datumojn sekuraj.

View file

@ -0,0 +1 @@
Element (antaŭe Riot.im)